Skip to main content

Full text of "(BitArkivo.org) Esperanta numismatiko - 4a Jaro, Numero 02, Aprilo (2017)"

See other formats


‘Esperanto - !Nu mis matika Jfeocio 



Esperanta ^Mimismatiko 2017 Jarkolekto 4 - Numero 2 



C/O 


PISA 16 - 23 Septembro 1972 PIS ASo \0 
Busta edita dalla Sezione Filatelica e Numismatica ENAL- Pisa i/h- j J v 


,'o' f? 


Tiratura limitata a n. 150 copi^numerate 




L.25 


*«a E . N . A . L . 

I mostra filateltca £speranto 


Filatelica e Numismatica ENAL 


l 









ENHAVOTABELO 


de aprilo 2017 


Titolpaĝo. 1 

Enhavotabelo. 2 

De ni por ... ni. 3 

Moneroj & medaloj. 4 


Duobla Esperanto-jubileo en 2007 
Portugalio 1987 
Plaketo Bielsko-Biala 1978 
Hispanio 1969 


Spikumaĵoj kaj suplementoj: Premio-kuponoj: la originala kupono 10 

Por spuremuloj! . 11 

Medalistoj: 8. Serge Santucci (°1944 -). 12 

Aspektoj de numismatiko: Kolekti kaj ordigi medalojn (2). 13 

Historiaj aspektoj: 

Epilogo pri eksperimentoj celintaj stabilan valutsistemon (4) 15 

Terminaro: alfabeta listo (9). 17 

E1 la gazetaro. 18 

Retpoŝto. 20 

Anoncoj &eventoj. 37 


Tajpado & paĝaranĝo: Vivienne Tudts bert.boon@skynet.be 

Provlegado: Jozefo Horvath www.esperanto.es/biblioteko 

Kunlaborantaj redaktoroj: ĉu VI? Dankon! www.kolektado.esperanto.cc 

Finredaktoro: Bert Boon 


2 














DE NI POR ... NI! 


Tri monatoj pasis post la dissendo de la unua numero de la 4a jarkolekto. La reagoj de 
kelkdekoj el vi, krome de novaj membroj, montras la ŝaton kaj aprezon de la temoj kaj de la 
amplekso de la rubrikoj de nia revuo. Krome rapide kreskis denove la nombro de membroj el 
diversaj landoj kaj kontinentoj ĝis 77! La novaj membroj devenas el Aŭstrio (2), Belgio (3), 
Ĉeĥio (1), Ĉinio (1), Dominika Respubliko (1), Germanio (1), Islando (1), Italio (1), Kubo 
(1), Nederlando (1) kaj Rumanio (1). 


64 

Doru Neagu 

RU 

02,02,2017 

65 

Walter Klag 

AT 

09,02,2017 

66 

Alfred Heiligenbrunner 

AT 

09,02,2017 

67 

Trezoro 

CN 

27,02,2017 

68 

Yvo De Craemere 

B 

27,02,2017 

69 

Bert Gardien 

NL 

04,03,2017 

70 

Jacques Priem 

B 

12,03,2017 

71 

Patrick Pasmans 

B 

12,03,2017 

72 

Bruno Knapstein 

D 

16,03,2017 

73 

Jon Eliasson 

IS 

18,03,2017 

74 

Antonio De Salvo 

I 

21,03,2017 

75 

Yoandris Pompa Valdespino 

CU 

23,03,2017 

76 

Rafael Despradel 

DO 

24,03,2017 

77 

Petr Deak 

CZ 

08,04,2017 


Entuziasmiga novaĵo en 2016 estis, ke la L(oka) K(ongresa) K(omitato) de Seulo (Korea 
Respubliko), kiu organizas la ĉi-jaran Universalan Kongreson, decidis emisii porokazan 
medalon, pri kies kvanto oni decidos en 2017. 

Krome, freŝa mesaĝo de nia membro d-ro Walter Klag el Aŭstrio anoncas, ke en 2017 laŭ lia 
iniciativo estos eldonita esperanta medalo por rememorigi la centjaran datrevenon ĉi-jare de la 
forpaso de L.L. Zamenhof. Legu tiurilate la tre interesan artikolon en la ĉi-numera rubriko “El 
la Gazetaro”. Ni ĝustatempe informos vin ĉiujn, porke tiuj, kiuj emus havigi al si unu aŭ 
ambaŭ novajn medalojn, povu mendi ilin ĉe sinjoroj Klag aŭ Kang. Dume Walter Klag 
anoncis sin kiel 2a fakdelegito pri numismatiko en la Jarlibro de UEA. Korajn gratulojn! 

En ĉi numero vi retrovos evidente la kutimajn kaj konatajn rubrikojn. En la ĉefa rubriko vi 
trovos priskribojn kaj bildojn de altkvalitaj numismatikaĵoj el Israelo, Portugalio, Pollando kaj 
Hispanio. Enigma numismatikaĵo kaŭzos al vi sendormajn nokojn, se vi almenaŭ estas vera 
spuremulo! 

Fama franca artisto-medalisto el Parizo estas al vi prezentata kiel kreinto de multaj altnivelaj 
medaloj, el kiuj du estas esperantaj. La enhavon de la aliaj rubrikoj vi prefere malkovru mem! 

Pro la (tro) kreskanta amaso da retmesaĝoj de novaj membroj, ni ne plu reproduktos tiajn 
mesaĝojn kun respondoj. Tamen ni senĉese raportados pri novaj membroj en ĉi rubriko. 
Tamen ni daŭrigos la reprodukton de ĉiuj aliaj mesaĝoj konceme (esperantan) numismatikon. 


3 



















MONEROJ & MEDALOJ 


Tipo A 1- Esperanto-medaloj 

Duobla Esperanto-jubileo en 2007 





4 







Lando: Israelo 


Kvanto: 


Metalo: oro, arĝento, bronzo 
Jaro: 2007 
Pezo: ora: 17 g 

arĝenta: 31,1 g 
bronza: 276 g 

Medalisto: averso: Ruben Nutels 

reverso: Aharon Shevo 


oraj: 120 
arĝentaj: 360 

bronzaj: ankoraŭ ne fiksita 
Diametro: ora: 30,5 mm 

arĝenta: 39 mm 
bronza: 76,2 mm 


Averso: 

Busto de Zamentof (sur la bronza kaj la arĝenta: verda steleto kiel insigno sur la roverso de 
LLZ). Surskribo en la hebrea; sub ĝi la signaturo de Zamenhof. 


Reverso: 



Meze finkonstruita babela turo, konsistanta el literoj kaj hieroglifoj de diversaj alfabetoj. Pinte 
la nova, jubilea simbolo (ekde 1987). Ĉirkaŭe maldekstre, ekster la horizontala ovalo: - UNU 
LINGVO KAJUNU PAROLMANIERO -. Ĉirkaŭe dekstre: sama (?) surskribo en la hebrea. Tute 
sube: ESPERANTO. Dekstre kaj maldekstre de ĝi 3 figuroj kun fronta silueto, en la mezo 
virino, flankata de 2 viroj, ĉiuj manenmane irantaj en la sama direkto. 


5 


Rando: 


STATE OFISRAEL i sama (?) skiibo en la hebrea - SILVER 999 (nombro ankaŭ en la hebrea) 


Rimarko 1: 

La ora konsistas el 14 karatoj da oro, la arĝenta el pura arĝento (°999). Ambaŭ la arĝenta 
kaj la bronza posedas koloran steleton. 

Rimarko 2: 

La “riparita” babela turo estu la nuntempa simbolo de komuniko, paco kaj frateco. 

Rimarko 3: 

La jarciferoj 1887-2007 simbolas la 120 jaran jubileon de Esperanto kaj la 90-jaran 
datrevenon de la forpaso de Zamenhof. 



La israela medalo estas la nura al ni konata kiu montras la babelan turon, tamen ofta simbolo 
en multaj esparantaj verkoj. Aldone ni montras la nuran (?) esperantan poŝtmarkon- oficialan 
belgan poŝtmarkon el 1982- kun klasikstila bildo de la sama turo, laŭ la pentraĵo de la famega 
pentristo flandra (belga) Petro Bruegel la Maljuna (1525- 1569). 

Kun kora danko al s-inoJoske Huysmans, kiu sukcese preparis la bildojn de la medaloj! 


6 



Tipo A 1 - Esperanto-medaloj 


PORTUGALIO 1987 



Lando: Portugalio 
Metalo: bronzo 
Diametro: 78,5 mm 
Jaro: 1987 


Kvanto: 1000 
Pezo: 210 g 

Medalisto: L. Ramos de Abreu 
Diko: 6 mm 


Averso: 

granda stiligita stelo meze, kun jubilea emblemo kaj ĉirkaŭa skribo: 


CENTJARA JUBILEO DE ESPERANTO * 1887- 1987 * 


Reverso: 

busto de Zamenhof kaj ĉirkaŭa skribo: 

KREINTO DE LINGVO INTERNACIA * L.L.ZAMENHOF * 

Rando: 

247/1000 - GRAVARTE • LISBOA • PORTUGAL - 

Rimarko 1: 

% = eta sespetala “floreto” 

Rimarko 2: 

memore al la centjara jubileo de Esperanto 1987, la kooperativo “SALUTON” en Cacem 
mendis medalon ĉe entrepreno Gravarte. 

7 



Tipo D 1 -Unuflankaj Esperanto-medaloj 


Plaketo Bielsko - Biala 1978 



Lando: Pollando 

Metalo: bronzo (sur blanka kartono) 
Mezuroj: kartono: 147 mm x 105 mm 


plaketo: 99 mm x 59 mm 



Eldonkvanto: 50-60 
Pezo: lOg 

Artisto: iu klubanino projektis ĝin 
Jaro: 1978 


Averso: 

maldika, reliefa plaketo kun plialtigitaj partoj. 

Supre: cirklo kun stiligita kombino de du ŝildoj de la urba blazono de la suda pola urbo 
Bielsko-Biala [elp. bjelsko-bjava]. 

Sube: kartuŝo pri la jubileo. 


Eldonita okaze de la 20-jara ekzisto de la loka klubo. La aranĝo okazis en kulturdomo 
“Wlokniarz”, (Feksosto) je la 13a de marto 1978 kun partopreno de urbaj instancoj. 

Ni danke mencias nian ENA-anon Stanislaw Mandrak, kiu sendis ege interesajn informojn. 



8 










Tipo A 1-Esperanto-medaloj 


Hispanio 1969 



Lando: Hispanio 

Metalo: nekonata, eble latuno 

1 kuprokolora surfaco 

2 grizkolora surfaco 
Diametro:50 mm 


Kvanto: nekonata 
Pezo: 75 g 
Medalisto: Pujol 
Diko: 5 ĝis 7 mm (reliefo) 
Jaro: 1969 


Averso: 


Zamenhofa busto kun jarciferoj 1859 1917. 

Supre, duone ĉirkaŭata: INICIATORO DE ESPERANTO (1887) 

Sube, duone ĉirkaŭata: Dro. L.L.ZAMENHOF 
Apud la maldekstra ŝultro de Zamenhof: pujol 

Reverso: 

Centre - supre: steleto kun majuskla E. Sub ĝi surskribo: 

H.E.F. STARIGIS UNUAFOJE EN HISPANIO FONDUSON “ESPERANTO” (1969) 
Ĉirkaŭaj skriboj: SUB PREZIDO DE Dro. M. SANCHO IZQUIERDO 

GEEDZOJ CASANOVAS-FERRANDIS, TESTAMENTIS HELPON AL ĜI 

Rimarko: 


H.E.F. = Hispana Esperanto-Federacio 


9 








SPIKUMAĴOJ KAJ SUPLEMENTOJ 

Premio - kuponoj: la originala kupono 



] 

• 


Jf UNIVER5ALALIGO 1) 

B premio-kuponoM 

M N-ro 04 5 4 9 

por la valoro de M. 

f UNU STELO| 

: . 1 

Ci tiu prcmio-kupono cstas ak- 

ceptata de la oHcejoj dc la Um- 
vcrsala Ligo kaj dc la Internacia 
Espcranto-Instituto, en la valoro 
de 1.— Stelo, ĉe patjoj por brikoj, 
k otizoj, abonoj, libroj, kurskotizoj, 
enirkartoj k.t.p. 

Valida ĝis la fino de 1950. 

rniiiiiiiniiaiiuiNiiiiimuiimiiiimnnmutuninniminiumiiNflnmimiNtimiumiMlNS 


Nia tre aktiva Walter Klag atentigis nin pri la supra kupono kun la jarindiko“Valida ĝis lafino de 
1950”. Tia ekzemplero estas raraĵo, kiu kostas nuntempe pli ol 50 eŭrojn! 


JuNIvStSALA^LI^^ 

H PREMIO-KUPONO || 

(C por la valoro de J/ 

|UNU STELOjf 

niimiiiuimiiiiiimimmimiuHiiiimiiiuiiiuiiiiiiiiiiimiiimiiimiiiiiimiuuniiiiiiiiiiitin» 

Ĉi tiu premio-kupono estas ak- | 

ceptata de la oficejoj de la UnL | 
versala Ligo kaj de la Internacia J 

Esperanto-Instituto, en Ja valoro | 

dc I. — Stelo, ĉe pagoj por brikoj, | 
kotizoj, abonoj, libroj, kurskotizoj, | 

enirkartoj k.t.p. | 

| Valida ĝis Ia fino de 1 




En numero 2 de jarkolekto 3, sur paĝo 13, troviĝas bildoj kaj klarigo pri la prilongigitaj 
ekzempleroj, respektive de la jaroj 1965 kaj 1975. 



UNIVERiSALA LIGO 


PREMIO-KUPONO 


N-r° 1 71 91 
por la valoro de 


UNUSTELO 


niiinuiuiuiiminiiiiiuiinitiuiiiiiimimuiiuimiiiiiimiiiiiiiiiiiiiiiiiiiiiiiiiiuuiiimiiiiini£ 

Ĉi tiu premio-kupono estas ak- j 

ceptata de la oficejoj de la Uni' j 

versala Ligo kaj de la Internacia j 

Esperanto-Instifuto, en la valoro j 

de L— Stelo, ĉe pagoj por brikoj, j 

kotizoj, abonoj, libroj, kurskotizoj, J 

enirkartoj k.t.pi , - 1 

j, : 17 /v | 

Valida ĝis la fino de 1950* J 

•iiuumifliffliHiimnnmimmmnmiiuiiiiiuimmiiiiiimimmiiiiiiimiimiiiiimimimiiii* 


ĝis 1950 

ĝis 1955 
ĝis 1965 


Jen la listo de la jaroj kaj koloroj de la surstampoj. 

ruĝa ĝis 1975: verda 

violeta ĝis 1980: violeta 

violeta ĝis 1985: ruĝa 


En niaj arkivoj do mankas bildoj de 1955, 1980 kaj 1985. Ni estus kontentaj pro via helpo. DANKON! 


10 

































POR SPUREMULOJ! 


En la datumaro de ENA troviĝas diversaj fotoj kaj bildoj de esperantaj numismatikajoj, pri kiuj ni ĝis hodiaŭ 
scias preskaŭ nenion. 

Tial ni kreis tute novan rubrikon “POR SPUREMULOJ’\ Multaj kapoj scias pli ol nur unu kaj multaj okuloj 
vidas kaj legas pli ol nur unu okulparo. Do ni petas vin atenti kaj dise rigardi, eĉ demandi kaj spuri, kiel kutimis 
Hercule Poirot aŭ Sherlock Holmes... 

Eternaj omaĝo kaj famo estos via rekompenco! Ni anticipe dankas vin ĉiujn! 


3a enigmo 


Hungara (?) insigno por Esperantistoj- merituloj 



11 











MEDALISTOJ 
8. Serge Santucci (°1944 -) 



Serge SANTUCCI (elp.santuĉi) naskiĝis en 1944 
en la sudo de Francio. Li estas skulptisto kaj 
medalisto, lerninto de Raymond Corbi, profesoro 
pri skulptado kaj gravurado de medaloj ĉe la Nacia 
Supera Lernejo pri Belartoj en Parizo. En 1971 li 
ricevis la "grandan premion" pri arta skulptado ĉe 
Casa de Velasquez en Madrido . 

Li kreas medalojn laŭ tekniko de rekta ĉizado, la 
plej malfacila metodo. La listo de liaj medaloj 
kombinas honorigon de famuloj, (ekz.Rabelais, 
Goya,Rubens,Van Gogh,Velasquez,Frederic kaj 
Irene Joliot-Curie, d-ro Zamenhof...) kaj 
datrevenon de famaj eventoj(ekz. la 40-jariĝo de 
alvoko de Charles de Gaulle la 18an de junio 
1940; la 400-jariĝo de la naskiĝo de Raphael...). 



Superba neesperanta bronza medalskulpturo el la Monfarejo de Parizo. Diametro: 110 mm. 
Pezo: 700 g.Averso: kapo de Kristoforo Kolumbo. Konkava flanko por emfazi la pufiĝon de 
la ŝipveloj. Reverso: emajla kartuŝo, en kiu estas uzataj 4 koloroj kaj orpapero. Ĉiu 
ekzemplero estis permane patinigita laŭ sekreta tekniko de la artisto kaj unuope numerita. 



12 



ASPEKTOJ DE NUMISMATIKO 
Kolekti kaj ordigi medalojn (2) 


2. Ordigi 

2.1. Interrilatoj 

Ordigi estas malkovri kaj montri interrilatojn. Igi ordon en kolekto eblas diversmaniere. 
Ekzemple alfabete laŭ la nomo de la medalisto aŭ laŭ temo ( Esperanto,Zamenhofaj 
medaloj, UK-medaloj, Esperanto-medaloj de unu nura medalisto...). 

Prefere oni ordigu laŭ strikta skemo, tamen sufiĉe elasta por ke oni povu facile regrupigi 
parton de la kolekto, evitante la bezonon denove registri ĉion. Rekomendindas 
informadika programo “Microsoft Access”, kiu tiucele vere taŭgas. 

2.2. Jen modela slipo: 

* Nomo de la medalo 

* Komisio, medalisto kaj ateliero (cetere uzita tekniko) 

* Bildo, reproduktaĵo de ambaŭ flankoj (kun eventuale inventamumero de propra kolekto 
aŭ referenco al ekstera fonto) 

* Laforma priskribo: averso (Av.), reverso (Rv.) kaj rando (Rd.) 

* La enhava priskribo: kaj aldone la historia kunteksto 

* Bibliografio: reference al aferkoncerna skribita informo pri la medalo 

2.3.1. Komisio kaj komisiinto 

Menciu la komisiintan instancon aŭ personon kaj, se eble, la instigan okazaĵon aŭ eventon. 
Pro la evoluado de medalarto al aŭtonoma arto, ankaŭ medaloj povas esti la rezulto de la 
krea povo de artisto, sen ajna alia celo aŭ motivo. 

2.3.2. Medalisto(j) 

Menciu la artiston-gravuriston (se eble naskiĝdaton kaj mortodaton), kiu skizzis la 
medalon. Eventuale la medaliston (realiginton), ofte la sama persono. 

La econ de la originala artefakto (la modelo): 

-laŭ vera formato, tranĉita en ŝtalo 

• “en creux”: per kavigo de ŝtalo: la matrico 

• “en poincon”: per fortranĉo de ŝtalo por fari reliefon: la patrico 

- laŭ pli granda formato, modlita en argilo, gipso, vakso aŭ eltranĉita en ligno 

2.3.3. Ateliero 

-Jaron kiam la medalo estis fabrikita kaj eldonita 


13 


-Fabrikado de la 


• patrico : muldaĵo en araldito, reduktita per reduktilo. Post malmoliĝo de la turbita 
ŝtalo estiĝas la patrico. 

• matrico : ekzistas du manieroj. En celata formato (france: “taille directe”):la 
medalo estas gravurata en la ŝtalon (spegulbilde) aŭ la reduktita patrico estas 
presata en molan ŝtalon, sekve malmoligata. 

3. Fabrikado de medaloj 

3.1.1aŭ tekniko de muldado 

La artisto skizas en celata formato en facile prilaboreblan materialon kiel gipso. La muldisto 
fabrikas la saman formon plurfoje kaj muldas ĝin en specialan sablon, kiu bonege montras la 
detalojn. 

3.2. laŭ tekniko de stampado (pregado) 

La artisto skizas en facile prilaboreblan materialon, kiel gipso, sed multe pligrandigitan ol la 
celata formato. Tiel li povas aldoni multajn detalojn. 

La gipsa bildo iĝas negativa bildo en pli malmola materialo, kiel araldito. La negativa bildo 
estas reduktita per reduktilo. Dum 24 horoj la maŝino “tuŝas” la enaraldigitan bildon, “legas” 
la trajtojn kaj dume gravuras la bildon en celata formato en ŝtalan stampilon. Post provffapo 
ĝi estas malmoligata en pli mola materialo. Por malmoligi oni unue varmigas la stampilon kaj 
sekve malvarmigas ĝin en oleo. Sekve la stampilo estas portata al la produktejo kaj metata en 
la medalpremilon. Inter la superan kaj la suban stampilon estas metata metala lameno (ekz. el 
arĝento) kaj la premilo stampas la medalon en la lamenon. 

Poste la medalo estas finlaborata. Eblas ankaŭ patinigi ĝin: por emfazo de la reliefo estas 
uzataj ocidoj. Eblas krome emajligi ĝin: emajpulvo surbaze de pistita vitro estas aldonata per 
spatelo kaj enbakata per brulilo. Fine, sed ne necese, la gravuristo povas gravuri personan 
dediĉon aŭ nomon. 

3.3. laŭ latekniko de rekta gravuro 

La plej malfacila, plej malnova tekniko estas la gravurado en ŝtalan stampilon, kiu poste estas 
malmoligata kaj uzata. (Vidu ankaŭ rubrikon “MEDALISTOJ”) 


Laŭ tekniko de rekta gravuro Gravurado en gipson 




14 



HISTORIAJ ASPEKTOJ 


Epilogo pri eksperimentoj celintaj stabilan valutsistemon(4) 

Por fini la artikolaron pri spesmila kaj stela valutaj konceptoj, ni donos la provizore lastan 
parolon al du eminentaj fakuloj. Unuavice al la nederlanda fakulo pri nederlanda kaj pri 
ĝenerala numismatiko, L.M.J. Boegheim, sekve al nia germana, honora membro kaj fakulo 
pri esperanta numismatiko, Hans Jankowski. 

“La idealo de Universala Ligo estis, senĉese strebi al stabila aĉetpovo surbaze de la de ĝi 
lanĉita stelo. Ekde la emisio en 1946 de la lstelo-kuponoj de Andreo Cseh ĝis la unua de 
januaro 1977 la stelo estis la financa ekvivalento de 1 kvarono de guldeno kaj simbole de 1 
kilogramo da pano. Tio ne vere estis serioza normo, ĉar tiel la stelo estis same kaduka kiel la 
naciaj valutoj.La kurzo jam delonge ne plu estis reala.Tial UL decidis duobligi la valoron kaj 
ordonis, ke ekde tiam la valoro estu stabila, kio tamen ne estis tre reala ordono. (...) 

Malgraŭ la neperfekteco, sekve de multaj problemoj interligitaj kun la provoj daŭrigi la 
stabilecon, oni devas agnoski, ke la stelo konceme aĉetpovon en la epoko 1977-1987 estis pli 
stabila ol iu ajn nacia valuto. Ĉiuj naciaj valutoj estis turmentataj pro terure rapida inflacio. 
Tio ne koncemis la stelon. La kurzon de la stelo, kompare al naciaj valutoj, ĉiujare publikigis 
ne nur la revuo de UL, sed ankaŭ la ĝenerala revuo “Esperanto”, organo de UEA.Tio ebligis 
al internaciaj organizacioj fiksi konstantajn prezojn kaj proklami fiksajn kotizojn en steloj. 
Dume, pagoj en ĉiu ajn valuto povus okazi je la tiamtaga kurzo. Bedaŭrinde, tiuj eblecoj 
apenaŭ estis uzataj, probable pro la “komplekseco”, aŭ ĉar oni preferis iun nefidindan nacian 
valuton al la “pridubita fidindeco” de la kurzo de “bagatela” organizacio kiel Universala Ligo. 

La mezepokaj monunioj kaj la Latina Monunio en la 19a jarcento estis senescepte katastrofaj. 
La privata entrepreno de IEI estis ankaŭ malbenata. Ankaŭ la de EU celata monunio por la 
landoj de Eŭropa Unio sufiĉe certe estos damnita. Jam nun estas klare, ke inter severaj limoj 
valutaj kurzoj stabilaj ne povos esti firmtenataj. Tia falsa espero nur montras la supermezuran 
fremdiĝon de politikistoj konceme la realan vivon.” (esperantigis B.B.) 

L.M.J. Boegheim: “Esperanto-betaalpenningen”, MUNT-koerier, maart 1994, nr.3, p 27- 
33 


“Dum kvar jarmiloj la homaro uzis monon, kiu havis ian realan valoron, kiel greno, bestoj aŭ 
metalpecoj. Antaŭ ducent jaroj papermono pli kaj pli anstataŭis la metalajn monerojn kaj nun, 
en la komenco de la 3a jarmilo de nia kalendaro, la papermonon forpuŝas kreditkartoj kaj 
monoĝiroj. Mono fariĝas fikcia kalkulunuo sen garantiata aĉetpovo. 

Mono povas plenumi tri diferencajn funkciojn: 


15 


1 Ĝi servas por la interŝanĝo de varoj. Tiun taskon plenumas ankaŭ inflacia mono, kies 
aĉetpova valoro ĉiutage malpliiĝas. 

2 Mono estas valormezurilo por kompari la valoron de varoj okaze de interŝanĝo. Tiun 
kvaliton inflacia mono grandparte perdas. 

3 Mono en si mem havas realan valoron kaj taŭgas por konservado kiel arĝentaj aŭ oraj 
moneroj, kiuj ne povas esti produktataj senlime. 


Dum la pasintaj 50 jaroj eĉ la plej stabilaj valutoj perdis 75% de siaj aĉetpovaj valoroj en 
Svisio, Germanio kaj Nederlando kaj 90-95% en Britio, Francio kaj Usono. 

La ideo de la Universala Ligo 1976 doni al la stelo valorstabilecon estis tre bona. Eraro 
estis fiksi tiun valoron al prezindekso en Amsterdamo, kiu ne havis komparon kun prezoj 
en najbaraj landoj kaj tute maltrafis komparon en malriĉaj landoj. 

Restas la bezono de kompara valorunuo tutmonda. Sed tia devas sin bazi sur tutaĵo de 
varoj, ĉiutage minimume bezonata de homo, kies valoro estas de ĉiu elkalkulebla. 
Manipulebla prezindekso farita de pagataj sciencistoj ne taŭgas por komparo.” 

Hans Jankowski: “Esperanto-mono. Ilustrita historio pri universala monosistemo”, 
Kaunas-Litovio, 2000 

K o n ciz a bibliografi o 

“Intemacia Scienca Revuo”: Projekto pri intemacia mono (0.1907) 

Pri internacia helpa mono (12. 1907) 

Rene de Saussure: “La Monnaie Intemationale” (1914) 

Dr. JosefHartl: “Der Weltspiegel” (01.1932) 

“Enciklopedio de Esperanto” (1933) 

“La Praktiko” (julio-aŭgusto 1960) 

Dr. H.Unger: “Weltgeld und Weltbank: Das Experiment mit der ‘Esperanto-Wahrung’, 

Freies Volk, Bern (August 1945) 


16 


TERMINARO 


Alfabeta listo (9) 

araldito: epoksirezino, karbona kombinaĵo, ĝenerale uzata por agregi du sekciojn. 

matrico: gravurita metala peco aŭ muldilo, pere de kiu oni povas fabriki similajn pecojn per 
stampado aŭ fandado (medalojn, monerojn, aŭtoplatojn). Sinonimoj: formilo, formujo, 
muldilo. 

moncirkulado: signifas ke homoj regule uzas monon emisiitan de la ŝtato. 

perdiĝo de monvaloro: esprimo uzata en epokoj kiam valoro kaj aĉetpovo de mono 
malkreskas. 

numismatika letero: konsistas unujlanke el koverto kun speciala poŝtmarko kun unuataga aŭ 
speciala stampo, aliflanke elspeciala monero aŭ medalo, aldonita en la koverto aŭ en 
numismatika folio, kaj rilatanta al la temo de la poŝtmarko. 

patrici: stampi per patrico. 

patrico: ŝtala peco, gravurita reliefe, uzata porfari matricojn por medaloj, moneroj, 
prestipoj kaj aliaj fandaĵoj. 

ŝmirmono: koruptilo. 

ŝtalo: tre malmola metalo, alojo de fero kun malpli ol 1,8% da karbono, jam forĝebla sen 
speciala traktado kaj povanta, per traktadoj mekanikaj aŭ termikaj, akiri tre diversajn ecojn. 

straso: senvalora imitaĵo de oro, perloj, diamantoj ks; falsbrilaĵo. 

zekino: 

1 ormonero kun diversaj valoroj, uzita iam en Venecio kaj en mediteraneaj landoj. 

2 moneroforma ornamaĵo, el arĝento aŭ straso, alkuditra al virina vesto. 

Sinonimo: dukato. 


Kelkaj esperantaj proverboj: 

Nuda kaj krada sen groŝo en poŝo. 

E1 la poŝo al la buŝo. 

Multe en kapo, sed nenio en poŝo. 

Fremda spesmilo estas sen utilo. 

Kiu speson ne tenas, tiu al spesmilo ne venas. 

Spesmilo superflua poŝon ne ŝiras. 


17 



EL LA GAZETARO 


Interese 


Esperanto-Mono 


■ VValter Klag 

Rene de Saussure naskiĝis la 
17-an de marto 1868 en Ĝenevo. Lia 
frato Ferdinand, renoma lingvisto, ne 
volis viziti "malseriozan" Esperanto- 
kongreson kaj instigis Rene lemi 
tiun lingvon. Legante la kolofonon 
de Esperanto-gazeto, Rene rimarkis, 
ke la abonprezoj estas esprimitaj en 
diversaj valutoj. Li havis la ideon, ke 
pli facile estus uzi nur unu „neŭtralan" 
monsistemon „Inter-Mono" (IM). Se 
estas 10 valuto-kurzoj, oni devas ĉiutage 
elkalkuli dekoble 9 = 90 kurzrilatojn. 
Uzante IM, oni bezonus nur dekoble 2 = 
20 kurzrilatojn. 

1907 Rene publikigis sian projek- 
ton de universala monsistemo. Verŝajne 
el la franca vorto especes (kontante 
pagi) li kreis la esprimon "Speso". Por 
eviti onojn li difinis: Unu Spesmilo (Sm) 
= 10 Spescentoj = 100 Spesdekoj = 1000 
Spesoj. La valoro de unu Sm estis tiam 
la sama kiel 0,733 g da pura oro, hodiaŭ 
ĉirkaŭ 30 €. Ĉar kelkaj valutoj estis 
ligitaj al la oro, oni povis facile kalkuli: 
1 Sm = 2 britaj ŝilingoj = 1 rusa rublo = 
0,5 usonaj dolaroj = 2,5 svisaj kaj francaj 
frankoj = 2,5 hispanaj pesetoj. Kelkaj 
britaj kaj svisaj bankoj oficiale uzis la Sm. 

La germano Herbert Hoveler loĝis 
en Britio kaj fondis en la jaro 1907 la 
Ĉekbankon Esperantistan, kiu oficiale 
uzis la Sm. En 1914 la banko havis 730 
kontoposedantojn en 320 urboj el 43 
landoj. Post la morto de la fondinto en 
1918 la banko likvidiĝis. 


En 1927 aperis paperaj Spesmiloj. 
La nominalaj valoroj estis duona Sm: 2, 
5 kaj 10 Sm. Laŭ la surskribo la falsado 
estis leĝe punota. 

Ekzistas du arĝentaj Spesmilaj 
moneroj (Albert Boon diras: medaloj aŭ 
pagomedaloj). 

Ili konsistas el arĝento (11/12) kaj 
kupro (1/12). La diametroj estas 30 aŭ 
respektive 36 mm. 

Hodiaŭ la 1-Spesmila kaj precipe 
la 2-Spesmila monero estas tre mal- 
oftaj kaj multekostaj objektoj por 
kolektantoj. Unu monero kostas inter 
100 kaj 500 €. Ekzistas nur unu ora 
monero de 50 spesmiloj, donacita en 
1913 dum la Universala Kongreso en 
Krakovo al d-ro Zamenhof. Eble tiu 
monero perdiĝis. 

En 1942, ankoraŭ dum la Dua 
Mondmilito, fondiĝis en Nederlan- 
do Universala Ligo (UL). Tiu mond- 
federista organizaĵo estis malferma al 
ĉiuj, sendepende de la lingvo, tamen 
la oficiala lingvo estis Esperanto. La 
ĉefaj aktivuloj estis Julia Isbrŭcker 
(1887 - 1971), la vicprezidanto de UEA 
Johannes Rijk Gerardus Isbrŭcker 
(1889 - 1967) kaj Andreo Cseh [ĉe] 
(1895 - 1979). Por UL en 1960 la ŝtata 
tnonfarejo Rijks Munt en Utrecht pregis 
monerojn kun la nominalaj valoroj 
1 Stelo, 5 Steloj kaj 10 Steloj el respektive 
bronzo, latuno kaj kupro-nikelo. Sur 
tiuj moneroj aperas la jarindiko de 1959. 
La eldonkvantoj estis po 10 mil. En 1965 


sekvis 25-stela monero: 1000 el kupro- 
nikelo por la cirkulado, 5000 el arĝento 
por la kolektistoj. 10 ekzempleroj estis 
pregitaj el oro. La arĝentaj kostis po 8 
usonajn dolarojn. 

Oni eldonis ankaŭ paperajn Stelo- 
kuponojn. La Steloj estis tre taŭgaj por 
la transpago de malgrandaj monsumoj. 
Ankaŭ tiujn monerojn kaj kuponojn oni 
diligente kolektis. 

Unue la valoro de la Stelo estis 
ligita al la prezo de unu kilogramo da 
pano, kiu kostis tiam 0,25 nederlandajn 
guldenojn. Poste oni plivalorigis la 
Stelon al 0,50 guldenoj. Fine la kurzo 
elkalkuliĝis per komplika formulo el la 
kurzoj de diversaj valutoj. Oni volis, ke 
la Stelo ne estu viktimo de la inflacio. 

En la jaro 1993 Universala Ligo 
malfondiĝis. La restantajn monerojn 
UEA, FEL kaj IEI iom post iom vendis 
kiel memoraĵojn. La aktualaj prezoj 
estas inter 10 kaj 120 €. 

Ĉirkaŭ 2012 oni pregis plastajn 
Stelo-monerojn kun la nominalaj valoroj 
1, 3 kaj 10 Steloj. Ili uziĝis en la gufujo 
de Internaciaj Junularaj Kongresoj. 
Ekzistas fejsbuka grupo "Stelaro", 
kiu elkalkulas la Stelo-kurzon, en 
novembro 2014:1 € = 4,189 Steloj. 

En 2012 Albert Boon en Belgio 
fondis la Esperanto-Numismatikan 
Asocion (ENA), pri kiu troviĝas 
informoj en la Jarlibro de UEA. La 
membreco kaj la retgazeto "Esperanta 
Numismatiko", kiu aperas kvarfoje en 
la jaro, estas senkostaj. Por membriĝi 
sufiĉas simpla retletero al bert.boon@ 
skynet.be. Poste oni ricevas rete ĉiujn 
jam aperintajn numerojn de tiu gazeto, 
en kiu troviĝas multaj informoj, kiujn 
oni ne povas ricevi aŭ malfacile ricevas 
el aliaj fontoj. Tiu kreskanta faka asocio 
havas preskaŭ cent membrojn. 

Okaze de la 150a naskiĝdatreveno 
de Rene de Saussure (1868 - 1943) 
aperos en 2018 la unua Stelo-monero 
el pura arĝento 999/1000. La nominalaj 
valoroj estos 100 Steloj, la maso unu 
unco, do 31,1 gramoj. Laŭ la arĝento- 
prezo (februaro 2017) 1 € = 5 Steloj. 

Eventuale eldoniĝos pliaj nomi- 
nalaj valoroj. 


1312(4) Aprilo 2017 Esperanto 



18 






STELO-TABELO 2017 


Nominalaj valoroj 

Materialo; Maso de la monero; 
Diametro 

Eldonjaro; 

Eldonkvanto 

Plenvalora aŭ 
fidata monero 

Valoro de la Ag en la mo- 
nero laŭ la aktuala kurzo 

1 Stelo 

Bronzo; 3,4 g; 20 mm 

1959*; 10 000 

Fidata 

- 

5 Steloj 

Latuno; 5,0 g; 23,3 mm 

1959*; 10 000 

Fidata 

- 

10 Steloj 

Cu - Ni; 9,0 g; 28 mm 

1959*; 10 000 

Fidata 

- 

25 Steloj 

Cu-Ni 75-25; 19 g; 37,8 mm 

1965; 1000 

Fidata 

- 

25 Steloj 

Ag 0,900; 25 g; 37,8 mm 

1965; 5000 

Fidata 

12,28 € 

22,5 g da Ag 

25 Steloj 

Au 0,983; 50 g**; 37,8 mm 

1965; 10 

- 

- 

1 Stelo; 3 Steloj; 10 Steloj 

Plasto; ?; ? 

2012; ? 

Fidata 

- 

100 Steloj (projekto) 

Ag 0,999; 31,1 g (1 unco); 37 mm 

2018?; 1000? 

Plenvalora, se la Stelo es- 
tos ligita al la Ag-kurzo 

16,98 € 

50 Steloj (projekto) 

Ag 0,999; 15,6 g (V 2 unco); ? 

2018?; 1000? 

Plenvalora, se la Stelo es- 
tos ligita al la Ag-kurzo 

8,49 € 

1 Stelo; 5 Steloj; 10 Steloj 
(Projektoj) 

Cu 

2019?; 1000? 

Fidata 

- 


Kurzoj*** 2017 02 16:1 unco da Ag ... 16,98 €; 1 unco da Au ... 1 162,73 € 

Ag = arĝento, Au = oro, Cu = kupro, Ni = nikelo, g = gramo. 

Ta tri moneroj aperis nur en 1960; "Valoro de la oro en 2017 02 12:1869,34 €; ~*Sen AVT 

Pliajn informojn vi povas ricevi ĉe la aŭtoro de tiu ĉi artikolo: VValter Klag, esperanto@chello.at 
Ligoj: https://eo.wikipedia.org/wiki/Esperantismo_kaj_mono; https://facebook.com/plastamono; Pri ENA: http://kolektado. 
esperanto.cc/ena 

Literaturo: Lawrence Mee: La Stelo. ISSN 0941-9306. 2003. 

Hans Jankowski: Esperantomono. Ilustrita historio pri universala monsistemo. Germanio: Libera Esperanto-Asocio. 1994. 


Neforgesebla, fruktodona kaj 
internacia Komuna staĝo 
de koreaj kaj tajvanaj esperantistoj 

■ Reza Kheirkhah 

Laŭ la propono de la korea grupo LLG, kiu de jaroj iniciatas 
komunajn staĝojn ekster kaj en Koreio, okazis kvar-taga staĝo 
en la urbo Pingtung en la sudo de Tajvano. Partoprenis 9 koreaj, 
2 francaj kaj po 1 aŭstralia, kanada kaj irana esperantistoj, plus 
19 tajvanaj esperantistoj kaj neesperantistoj, kiuj agadis de la 8-a 
ĝis la 13-a de februaro. 

Ni okazigis diversajn programerojn instruajn, kul- 
turajn kaj amuzajn, inkluzive prelegojn pri la ĉi-jara UK 
en Koreio, la ĉina novjaro, manĝo-etiketo de Koreio kaj 
Tajvano kaj cetere okazis kulturaj programeroj. Unu el tiuj 
eroj estis instruado de la korea, ĉina kaj tajvana lingvoj. Oni 
komparis tiujn lingvojn ankaŭ kun Esperanto. Alia vigliga 
programero estis instruo pri jogo de Yvonne Chen. 

Kantado de tri-lingvaj kantoj tre amuzis la parto- 
prenantojn. Esperantaj kartludoj multe helpis la komencantojn 
kaj eĉ progresantojn iemi kaj praktiki multajn vortojn. 

Ne mankis ekskursoj: al la urbo Kaohsiung, la due plej gran- 
da urbo en Tajvano; al aborigena vilaĝo sur la monto Sandiman, 
kie oni spertis ĝiajn kantojn, dancojn kaj vivstilon kaj ankaŭ 
gustumis ĝian lokan manĝon, faris kolringojn el koloraj ŝtonoj. 


Espercmto 1312(4) Aprilo 2017 


Unu el la plej popularaj programeroj estis tinkturado: 
koiorigo de grandaj tukoj kun posta fiksado de la koloroj en 
bolanta akvo. 

Unu vesperon en la hejmo de esperantisto pli ol 20 ho- 
moj kuiris koree kaj tajvane. 

La programeroj okazis ĉefe ĉe la loka Komunuma 
Universitato, ĉe kiu dum 5 jaroj ni havas Esperanto-kurson. 

La neforgeseblaj tagoj rapide pasis, sed restis profunda 
amikeco inter koreaj kaj tajvanaj esperantistoj, kiuj sin 
preparas por la baldaŭa Seula UK. Ci-jare partoprenos dek 
kelkaj el Tajvano, kaj tio estas rekordo por la tajvana movado. 
Aperis luksa broŝuro pri la aranĝo kun 64 p. da diversaj 
informoj kaj fotoj. 

Sep koreaj esperantistoj daŭrigis la vojaĝon tra la 
oriento ĝis la nordo de Tajvano dum 6 tagoj, akompanate de 
la loka esperantistino Liru Chen, kiu estis la ĉefa motoro de 
tiu staĝo. Grave helpis per tradukado kaj interpretado Ingrid 
Chuang kaj prof. Cho (Abengo). Kore-flanke Lee Hyun-mi 
(Esther) kaj Lee Jung-hee (Hela) estis la ĉefaj motoroj. 



19 























Reagoj kaj konversacioj 


RETPOŜTO 

de vi por ni! 


10.01.2017 21:33 


Kara Jozefo, 

Unue mi volas sendi al vi kaj viaj gekaruloj afablajn bondezirojn okaze de la nova jaro. 
Samtempe mi tutkore dankas vin pro via nemalhavebla kunlaboro kiel provleginto kaj - 
espereble- kiel provlegonto en 2017. 

Esperante, ke mi mem pli sukcese antaŭprovlegis la novan numeron, mi jam dankas vin pro 
via multe aprezata provlegado. 

Amike kaj samideane, 

Bert Boon 


12.01.2017 15:50 


Kara Bert, 

jen la provlegita revuo. 

Se oni laboras, oni ankaŭ eraras. Ni havas kelkajn proverbojn prie, ekz. Peko kaj eraro estas 
ecoj de 1' homaro, Nur tiu ne eraras, kiu neniam ion faras, Kiu ĉe 1' vojo konstruas, tiun ĉiu 
instruas, Ankoraŭ neniu plaĉis al ĉiu, krome Ankaŭ la bona homero kelkfoje dormetas... :-) 

Mi same deziras al vi kaj la viaj ĉion bonan por la jaro! Konservu vian vivigan entuziasmon, 
amon al la belaĵoj kaŝitaj en numismatikaĵoj por via propra kaj nia ĝojo! 

Amike: Jozefo 




14.01.201720:23 


Saluton J.P. Garden, 

dankon pro via rapida respondo. Ni bonvenigas vin en nia asocio kiel 59an membron. Kiel 
anoncite, ni nun aldone kunsendas al vi la tri jam aperintajn jarkolektojn. Je la fino de januaro 
vi ricevos la unuan numeron de la nova jarkolekto. Bonvolu konfirmi la ricevon de la 12 
numeroj. Dankon! 


20 



Se la revuo plaĉus al vi, ni petas vin dissendi la varbilon al aliaj SAT-membroj kaj eventuale 
al aliaj personoj kies retadreson vi posedas. 

Ni deziras al vi agrablan legadon! Via opinio kaj viaj rimarkoj estas por ni tre gravaj. 

Ni ankaŭ dankas vin pro viaj afablaj bondeziroj kaj reciprokas ilin por vi kaj por la SAT- 
amikaro. 

Kun samideanaj kaj numismataj salutoj, 

Bert Boon 


Tre estimata Samideano Janot, 


21.01.201718:02 


vian retadreson mi trovis en la Jarlibro de UEA kaj mi petas vin, se eble, helpi min trovi 
informojn. 

En 1987 la Franca Monerofarejo en via urbo emisiis du belegajn esperantajn medalojn kun 
portreto de Zamenhof, respektive kiel memorigaĵon okaze de la centjariĝo de Esperanto, 
aliflanke de la tiama UK en Varsovio. 


Por kompletigi artikolon por la revuo “Esperanta Numismatiko” mi bezonas informon pri la 
eldonkvanto de ambaŭ medaloj, laŭdire troveblaj en la jarlibro 1987 de la Monerofarejo. 

Mi esperas, ke vi povus helpi min, aŭ per la informo aŭ per la retadreso de aliulo kiu povus 
informi min. 


Mi kore kaj anticipe dankas vin kaj vin salutas 

altestime kaj samideane. 

Bert Boon 
UEA-FD por Belgio 

Iniciatoro de Esperanto-Numismatika Asocio (ENA) 
Ĉeffedaktoro de “Esperanta Numismatiko” 

Saluton Bert, 


21.01.201720:41 


antaŭ ol ricevi vian mesaĝonmi sciis nenion pri tiuj Zamenof-medaloj. 

Esperanto-France serĉas ideojn por memori la 100-jariĝon de la morto de Zamenhof. 

Ni pridiskutis tiun temon dum hodiaŭa laborgrupo kaj pridiskutos ĝin morgaŭ dum nia 
komitat-kunsido. 

Do tiu eldono de medalo povus esti parto de la ideoj kaj mi resendas vian demandon al nia 
komitato. 

Mi esperas ke aliaj homoj memoros pri tiu evento, aŭ ke ni kapablos trovi informojn. 

Ĝis, 

DJ 


21 


22.01.201712:51 


Saluton Didier, 

Dankon pro via rapida respondo. Mi tute ne miras ke vi, kiel multaj aliaj samideanoj, ne konas 
esperantajn numismatikaĵojn, eĉ ne la trezorojn emisiitajn en via propra lando. Tial en 2013 
mi fondis prinumismatikan fakgrupon kun propra fakrevuo, eble la ununuran en la historio de 
Esperanto. 

Nun aferkoncerne. Mi sendas al vi aldone artikolon pri la plej belaj medaloj emisiitaj en 
Francio okaze de esperantaj jubileo kaj jubilea UK. Kiel vi rimarkos, en la priskriboj nur 
mankas la eldonkvantoj kaj tiurilate mi sendis al vi mian antaŭan leteron. La artikolo aperos 
en la 2a numero de la 4a jarkolekto de "Esperanta Numismatiko", fine de aprilo 2017. 

Mi ne volas enmiksiĝi en la pridiskutoj de Esperanto-France, male, sed kiel iniciatoro de ENA 
mi ne povas ne instigi vin rememori la morton de Zamenhof minimume per belega honoriga 
medalo, kiu ĉiam konservos la aspekton kaj la imponecon de etema juvelo (certe en 
arĝento!)kiu heroldos senĉese la grandajn meritojn de genia humanisto kaj iniciatoro de la plej 
sukcesa helpolingvo en la historio. 

Amike kaj samideane, 

Bert Boon 




24.01.2017 20:10:04+0100 


Karaj membroj de ENA, 

Jen nova jaro, jen nova numero de la ENA-revuo. Denove ni deziras al vi agrablan legadon. 
Kiel kutime viaj rimarkoj, salutoj, ideoj ktp. estos ege bonvenaj ĉe la redakcio! Ĝis reskribo! 

Amike kaj samideane, 

Bert Boon 


24.01.2017 23:04 

Kara Bert, 

Dankon pro via tre informriĉa kaj valora materialo. 

Bonvole ne forgesu presigi viajn eldonaĵojn revu-forme por lokigi ilin papere en bibliotekojn. 
Pluan sukceson kaj ĝojon! 

Kore, 

Jo Haazen 


22 


27 . 01.2017 20:45 


Kara Jo, 

Dankon pro viaj pozitivaj reagoj kaj bondeziroj. 

Mi devas tamen informi vin, ke ENA estas fakgrupo sen estraro kaj do sen kasist(in)o, sekve 
sen mono. Por niaj membroj aliĝo kaj revuoj estas do senpagaj. Presigi niajn eldonaĵojn revu- 
forme por bibliotekoj nur al mi mem kostus monon, evidente. Tamen laŭ propra volo kaj 
decido ĉiu unuopa membro aŭ asocio (bibliotekoj, muzeoj kaj aliaj, ekz. Medicinistoj-por- 
Esperanto) rajtas elŝuti kaj diskonigi mem la revuojn de ENA. 

Danke kaj kore, 

Bert Boon 


27 . 01.2017 21:36 


Kara Bert, 

Komprenante la situacion mi tamen opinias ke via revueto meritas lokon en la plej gravaj 
Esperanto-bibliotekoj. Se ne oni riskas perdi la elektronajn versiojn de la kompletakolekto. 
Jen malavantaĝo de elektrona arkivado pri kiu la ĝenerala direktoro de la Ŝtata Esperanto- 
Biblioteko en Vienojam plurfoje avertis. 

Do, malgraŭ la avantaĝoj de la moderna vivo ni nepre gardu niajn arkivojn elektrone 
KAJmaterie (papere). 

Mi esperas ke vi trovos helpantojn kiu povus kopii viajn valorajn eldonaĵojn por ke ili estu 
transdonotaj al la plej gravaj E-o-bibliotekoj en la mondo, almenaŭ en Europo. 

Bonvole petu helpon ĉe niaj fakuloj en Kortrijk, Rotterdam, Antwerpen k.a. 

Por helpi vin mi sendis al ili tiun ĉi korespondaĵon kaj atendas pozitivajn reagojn. 

Gratulojn kaj kuraĝon! 

Jo Haazen~ 

http://iohaazen.weebly.com/esperanto.html 


29 . 01.2017 12:26 


Kara amiko Jo, 

Via letero vere estas kuraĝigo por nia freŝa fakgrupo. Dankon! Krome pro via dissendo de nia 
konversacio al diversaj fakuloj en Kortrijk, Roterdamo, Antverpeno k.a. 


23 



Preskaŭ 16 bibliotekoj kaj muzeoj esperantaj jam perrete ricevis ĉiujn aperintajn jarkolektojn 
kaj ĉiuj novaj abonantoj ankaŭ tuj ricevis ĉiujn malnovajn numerojn. Tamen, kiel vi sugestas, 
bibliotekoj prefere ankaŭ al vizitantoj povu montri paperan version. Tio tamen sendube 
dependus de ilia propra decido, buĝeto ktp. 

Ĉu eble ankaŭ rusaj esperantaj bibliotekoj kaj muzeoj emus senpage aboni? 

Mi pacience atendos pozitivajn reagojn. Se al vi mem mankus numeroj de “Esperanta 
Numismatiko”, simple petu al ni. 

Amike, 

Bert 




25 / 01/2017 17:42 


Dankon pro la sendo. 

Ja kompreneble mi gustumos ĝin kiam estos iom da tempo ĉe mi! 
Sincere via Elda 




25 . 01.2017 7:30 


A1 Sinjoro: Bert Boon 
en Belgio 

Estimata Sam-ideano: 

La prezidantino de la Rumana Esperanto-Asocio sendis al mi informon pri la Esperanto- 
Numismatika Asocio (ENA) kaj ĝia organo „Esperanta Numismatiko”, kiun Vi mem redaktis. 
Mi estas muzeografo kaj de temp’ al tempo mi interesiĝis pri la historio de la esperantista 
movado (ĝis nun precipe en Rumanio). 

Dezirante plenan sukceson en Via agado salutis Vin 

D. Neagu 

faka delegito de U.E.A. pri historio 


30 . 01 . 201712:42 


Estimata kolego - delegito Doru, 

Saluton! 

Mi kore dankas vin pro via afabla letero kaj pro viaj bondeziroj koncerne nian asocion ENA. 


24 


Tamen - kvankam en via subjekto estas la vorto “peto” ne estas tute klare ĉu vi jes aŭ ne 
volas senpage membriĝi kaj aboni nian revuon. 

Se vi konus bibliotekon aŭ muzeon kiu emus aboni, aŭ eble unuopaj personoj, bonvolu sciigi 
al mi ilian nomon kaj retadreson. 

Aldone vi jam ricevos la novan numeron. Sekvos la tri unuaj jarkolektoj post via eventuala 
aliĝo. 

Mi anticipe dankas kaj salutas vin, 

samideane kaj numismate. 

Bert Boon 
Iniciatoro de ENA 


02 . 02 . 20178:57 

A1 Sinjoro Bert Boon 

Iniciatinto de Esperanta Numismatika Asocio 
Kara Sam-ideano: 

Min interesis aboni sen-page al Via bulteno kaj ankaŭ kun-labori pri la historio de 
1’esperantista movado precipe mia-lande. 

Mi legis artikolon Vian en la reto pri ne-konata letero de Zamenhof kaj tre plaĉis al mi Via 
maniero prezenti la faktojn. Do, mi esperas povi kun-labori ankaŭ science. 

Plenan sukceson en Via agado! 

D. Neagu 

02 . 02 . 201711:58 


Kara samideano, 

Dankon pro via respondo. Mi ŝatas ke vi legis mian artikolon kaj ke ĝi plaĉas al vi. Mi tre 
volonte volas science kunlabori kun vi koncerne la historion de Esperanto kaj aliaj aspektoj. 

Estu por ENA interese scii ĉu en via lando jam aperis medaloj kaj ĉu esperantaj muzeoj en 
Rumanio emus aboni nian revuon. 

Kun amikaj salutoj, 

Bert 




25 


04.02.201712:01 


Kara Sinjorino Manero, 

Ni kore dankas vin pro via kunlaboro. 

Nuntempe ni sendas nian revuon dise en la mondo al 16 bibliotekoj. Aktuala agadero estas 
nun peti al tiuj organizaĵoj sendi al ni listeton de esperantaj numismatikaĵoj kiujn ili surloke 
posedas kaj iam akiros. Antaŭdankon pro via respondo. 

Amike kaj numismate, 

Bert 

06.02.201720:22 


Kara Bert, 

Nia biblioteko ne vere konservas numismatikan materialon. Nur ĉi-tio rilatas la temon: 
http://esperanto.es:8080/ispui/handle/l 1013/4369 

Amike, 

Ana Manero 

Biblioteko Juan Regulo Perez 
www.esperanto.es/biblioteko 

biblioteko @ esperanto.es 

07.02.201715:27 


Kara Ana, 


Tiuj tri medaloj estas tre interesaj kaj gravaj por la (numismatika) historio de nia internacia 
lingvo! Dankon pro via mencio! 

Tamen, por povi akurate priskribi kaj montri ilin al la esperantistaro, ENA bezonus iam (tute 
ne urĝas kiam!) kolorajn skanojn kaj jenajn informojn: diametron, pezon, metalon aŭ alojon, 
dikon kaj eventuale surskribo(j)n sur la randoj. Mi sincere konscias, ke nia peto estus por vi 
penado kaj tial ni anticipe kore dankas vin! 

Kun amikaj kaj numismataj salutoj. 


Bert Boon (ENA) 


07.02.201719:09 


Mi klopodos plenumi vian peton sed ne povas diri kiam ĉar nun mi dronas en laboro. Se post 
prudenta tempo (kvar aŭ kvin monatoj) mi ankoraŭ ne sendis al vi la petitajn datenojn, bv. 
memorigi tion al mi. 

Amike, 


Ana Manero 

Biblioteko Juan Regulo Perez 
www.esperanto.es/biblioteko 

biblioteko @ esperanto.es 


26 







08.02.20170:44 


Mi tutkore dankas vin, kara Ana. Se vi konsentas, kion mi supozas, mi memorigos vin je la 
fino de junio, se mi dume ne jam estus ricevinta vivsignon de vi. Mi vere ĝojas pri via 
kunlaboremo. Se iam mi povus helpi vin iel ajn, ne hezitu peti min! 

Amike, 

Bert 


07.02.2017 22:44 

Saluton! 

Mi vidis vian retadreson en la jarlibro de UEA. 

Mi havas ideon: Eldoni 100-stelan moneron el pura arĝento, unu unco = 31 gramoj. Kio estas 
via opinio? 

Jen io pri la historio de la Esperanto-mono: 
https://eo.wikipedia.org/wiki/Esperantismo kai mono 

Kio estas via opinio? 

Ĉion bonan! 

Walter Klag, delegito por Aŭstrio 
Mi kunsendas artikolon pri la romiaj moneroj. 


08.02.20171:05 


Saluton S-ro Klage, 

Mi dankas vin pro via tre interesa mesaĝo. La ideo eldoni 100-stelan” moneron” en arĝento 
(mi preferas la terminon “pagomedalo”, certe por la spesmilaj kaj stelaj pagiloj de la 
pasinteco, ĉar ili estas en medalofrapo) estas tre alloga, sed kiel organizi tian projekton? 
Dankon, ankaŭ pro la interesaj kunsenditaj tekstoj. Ĉu vi ŝatus ricevi numeron de “Esperanta 
Numismatiko”, la revuo de ENA? 

Amike kaj numismate, 

Bert Boon 

Iniciatoro de Esperanto-Numismatika Asocio 


27 



08.02.2017 17:49 


Saluton, s-ro Boon! 

Dankon pro via letero. 

Vi pravas: Ne temas pri „vera“ monero, sed medalo. Teorie oni povus pagi per arĝenta 
medalo, ĉar ĝi havas la valoron de la arĝento. 


Salutas Walter Klag, delegito por Aŭstrio 


09.02.2017 17:49 

Kara Bert Boon! 

En https://en.wikipedia.org/wiki/Ren%C3%A9 de Saussure mi legis 

Do en 2018 estos lia 150a naskiĝdatreveno kaj ankaŭ la 75a datreveno de lia morto. 

Ĉu vi konas iajn planojn “festi” tion? Eblecoj estus ekzemple: 

Ekspozicio; eldono de libro; eldono de „monero“ (ekzemple 100 steloj). 

Aktuale mi kompilas tekstojn pri Spesmilo kaj Stelo. Fotojn de Rene mi trovis nur tiun 
malbonan en Vikipedio. Ĉu ekzistas pliaj fotoj de li? 

Salutas Walter Klag, Vieno, Aŭstrio 


10.02.2017 17:58 

Kara Bert! 

1) Elkoran dankegon pro la unuaj 13 numeroj de Via gazeto. Mi ĉion printis kaj storis sur 
KD. 

Ĉar mi estas entuziasma kolektanto de moneroj, la temo ege interesas min kaj mi havas nun 

ĝojigan kaj interesan literaturon. 

2) Dankon ankaŭ pri via numismatika terminaro. Pasintan jaron ankaŭ mi komencis tian, 
sed la via estas multe pli ampleksa kaj mi ne devas labori paralele. 

3) En n-ro 2 de la jarkolekto 2 vi menciis la monumenton de Bertha von Suttner en la 
korto de la domo, kie estas ankaŭ la Pacmuzeo (Blutgasse, Vieno). Pasintan jaron oni 
fortransportis la monumenton, mi ne scias kien. 

4) Ĉu mi rajtas ion proponi? Ĉu eblas sube sur la paĝoj ne nur skribi la numeron de la 
paĝo, sed ankaŭ la numeron de la gazeto? 

Denove dankas 

Walter Klag 


28 



Kara Walter, 


10.02.2017 20:41 


Mi ege ĝojas, ke vi ankaŭ estas prinumismatika samideano! Mi supozas, ke vi posedas 
trezoron de numismatikaĵoj kaj informoj kiuj povus esti tre gravaj kaj taŭgaj por nia fakgrupo 
kaj kiuj meritas lokon en nia revuo. Mi jam avide atendas eblecojn kunlabori kun vi! 

La terminaro estas problema aspekto. Ĝi kreskas hazarde kaj ne laŭsisteme. Tiajn vortojn oni 
certe grandparte povas trovi en PIV kaj aliaj vortaroj sed kostus tro da tempo tralegi la 
kompletan vortaron, ĉu ne? Por la kompilintoj probable eblus diĝite elkribri kion ni bezonas, 
sed mi ne scias kiel. 

Vi ne scias KIEN oni fortransportis la monumenton de Bertha von Suttner, ĉu?. Mi eĉ 
demandas min KIAL! Ĉu politika decido? Ĉu decido de prikulturaj barbaroj? 

Kompreneble vi rajtas proponi ĉion kion vi konsideras avantaĝa por ENA. Via propono estas 
sendube tre taŭga kaj mi proponas ekuzi ĝin ekde la unua numero de la venonta jarkolekto... 

Alia interesa temo pri kiu vi parolis. Por memorigi la gravegan rolon de Rene de Saussure, 
eldono de memormedalo en arĝento estus minimuma farendaĵo. Tamen kial “100 steloj”? Mi 
preferus “10 spesmiloj” (laŭ deziro ne plenumita de de Saussure mem, tamen en oro!). Vi 
certe scias, ke ekzistis ne nur pagomedaloj de 1 spesmilo kaj 2 spesmilo(j) sed ankaŭ 1 ora 
medalo de 50 spesmiloj, donacita en 1913 dum la UK en Krakovo al d-ro Zamenhof! Vidu 
ankaŭ: jarkolekto 2 num.l, p.5 & 61 

Unu demando nur. Ĉu via bonega ideo pri tia medalo en 2018 povus esti realigita kaj kiel? 
Kompreneble ENA povus kunlabori per anonco, mendilo, propagando dum la UK en Lisbono 
(kiam mi tre probable ĉeestos).. .ktp. 

Kun amika kaj numismata salutoj, 

Bert 


10.02.201723:11 

Kara Bert! 

Dankon pro via letero. 

Vidu supre: Mi trovis ĉe ebay 1 Stelo-premiokuponon. 

Salutas Walter 

12.02.201716:18 

Kara Bert! 

Dankon pro via letero. 

Ĉu vi konas la vizaĝlibran paĝon https://www.facebook.com/plastamono/ pri la plastaj steloj? 


29 



La aktuala kurzo laŭ “stelaro“ estas 


1 stelo = 0,2387 €. 

<Mi preferus “10 spesmiloj” (laŭ deziro ne plenumita de de Saussure mem, tamen en 
oro!). 

<Vi certe scias, ke ekzistis ne nur pagomedaloj de 1 spesmilo kaj 2 spesmilo(j) 

< sed ankaŭ 1 ora medalo de 50 spesmiloj, 

<donacita en 1913 dum la UK en Krakovo al D-ro Zamenhof! 

<Vidu ankaŭ: jarkolekto 2 num.l, p.5 & 61 
Mi legis tion! 

Tre bona ideo, eldoni orajn spesmilojn. Ĉu vi volas realigi tion? 

Mi planas eldoni 100-stelan arĝentan moneron (=pagomedalon). 

Materialo: Pura arĝento 999/1000, maso = unu unco = 31,1 g. 

Laŭ la nuna valoro de la arĝento la kurzo estus 
1 stelo = 0,1688 €. 

Kiu sukcesos unue? 

Salutas Walter 

12.02.201717:56 

Kara Walter, 

Dankon pro via interesa mesaĝo. Ankaŭ pro la informo pri la premiokupono! 

Ne, mi ne sciis, ke ankaŭ ekzistas plastaj steloj. Mi tuj rigardis kaj notis la fonton por iam uzi 
ĝin en la rubriko” Spikumaĵoj kaj suplementoj”. Dankon! 

Nur mia vidpunkto kompreneble pri tio “10 spesmiloj”! Evidente vi tute sendepende decidos 
se vi kreigos memoran medalon, pri kio mia numismata koro jam ege ĝojas! Mi mem tute ne 
planas eldoni oran aŭ alian medalon, do konkuranton en mi vi certe ne havos, male... 

Krome, mi deziras al vi grandan sukceson koncerne vian rekomendindan projekton. Mi eĉ jam 
dezirus mendi minimume unun ekzempleron, depende de la prezo eble du! 

Kun amikaj salutoj, 

Bert 


30 


Kara Bert, 


10.02.201721:43 


mi kore dankas pro via alsendo, mi bonorde ricevis kvar retmesaĝojn viajn kun aldonaĵoj. 

Jes, mi loĝas en Austrio kaj Walter Klag estas longhara, longjara konatulo de mi. 

Li indikis al mi la ekziston de ENA. 

Mi aliĝis, kvankam mi kutime ne kolektas monerojn. Mi ĝojas pri via Esperantlingva aktiveco 
en tiu fako. 

Mi plurekomendos vian asocion al aliaj Esperantistoj, se vi konsentas. 

Kun fortaj deziroj pri plua sukceso, 

Alfred 


12.02.2017 18:02 


Kara Alfred, 

Dankon pro la kromaj informoj pri via persono! 

A1 ni evidente plaĉos se vi akceptus plurekomendi nian asocion. Ni kore antaŭdankas vin kaj 
ankaŭ pro viaj bondeziroj rilate al ENA. 

Amike kaj numismate, 

Bert 


15.02.2017 18:46 


Dear Mr. Boon, 

we are interested in your journal Esperanto Numismatiko. 

Do there also exist printed copies? 

I found your journal in the internet in pdf versions. 

Best regards 
Hubert Emmerig 


ao. Univ.-Prof. Dr. Hubert Emmerig M. A. 

Universitat Wien - Historisch-Kulturwissenschaftliche Fakultat Institut fŭr Numismatik und 
Geldgeschichte Franz Klein-Gasse 1 A-1190 Wien, Osterreich / Austria 


16.02.2017 10:20 


Sehr geehrter Herr Professor, 

Wir danken Ihnen fŭr Ihr Interesse. Von Anfang an war unser Ziel unsere Mitglieder als 
vollwertige, potentielle und mitbestimmende Mitarbeiter zu betrachten. Nicht ohne Erfolg! 
(Sehen Sie die Korrespondenz in der Rubrik "Retposto".) Das ist der Grund dafŭr, dass 
Mitgliedschaft und Zeitschrift kostenlos sind. Unser Verein hat keine Kasse. Deswegen kann 
man die Zeitschrift nur ŭber das Internet bekommen. 


31 


Andererseits ist jeder frei die Art und Weise selbst zu bestimmen, wie er das Angebotene 
aufbewahren will, teilweise oder integral, usw. 

Wenn Sie das wŭnschen, konnen Sie sehr bald alle schon erschienenen Nummern bekommen 
und auch alle neuen ab Ende April 2017. 

Hochachtungsvoll, 

Mag.Fil.Bert Boon 

Iniciatoro de "Esperanto-Numismatika Asocio" 


16.02.2017 20:22 


Sehr geehrter Herr Boon, 
vielen Dank fŭr Ihre Antwort. 

Die homepage, auf der es die bisherigen Hefte gibt, habe ich gefunden. 
http://esperanto.es :8080/j spui/handle/11013/5227 

Ŭber Nachricht bzw. Zusendung, wenn es eine neue Ausgabe gibt, ware ich dankbar. 

Danke und beste GrŭBe 
Hubert Emmerig 


16.02.2017 21:23 


Sehr geehrter Herr Professor Emmerig, 

Herzlichen Dank fŭr Ihr weiteres Interesse. In unserer internationalen Liste von Vereinen 
usw. die regelmassig die neuen Hefte bekommen (aktuell 16, unter denen vor allem 
Bibliotheke und Museen) wird das Institut fŭr Numismatik und Geldgeschichte Ihrer Fakultat 
als 17tes Mitglied registriert. ENA heisst Sie und Ihre Mitarbeiter herzlich willkommen und 
hofft auf eine gute Zusammenarbeit. Dies ware fŭr ENA eine grosse Ehre! 

Hochachtungsvoll, 

Bert Boon 




26.02.2017 15:35 

Kara 

Mi planas aperigi informon pri via asocio per tuta paĝo. Ĉu vi povas helpi min provlegi la 
tekston? Mankas al mi provlegantoj. 

Ĉu mi rajtas aperigi la bildojn el via revuo? 


32 


kore 


Trezoro Huang Yinbao 

Redakcio de Tra la mondo 
Esperanto-Centro Ora Ponto 

Chinio 

26.02.2017 20:52 


Kara sinjoro Huang Yinbao, 

Mi tre dankas vin pro via afabla letero. Mi evidente konsentas, ke vi uzos bildojn el la revuo. 
Mi devas tamen atentigi vin ke unu moneron vi montras dufoje. Estas la monero kun valoro 1 
spesmilo. 

Aldone mi sendas al vi bildon de monero de 2 Sm kaj de 10 steloj. Vi povas mem elekti kion 
vi volas publikigi. 

Mi provlegis la tekston por via revuo kaj jen kion mi rekomendas. 

58 individuaj membroj; nun en februaro 2017 estas 65 individuaj membroj 

16 organizaĵoj ...; nun estas 17 organizaĵoj 

Alia eraro: lasta vorto ne estas nomismatiko, sed num ismatiko 

Mi ege dankas vin ke vi volas publikigi la artikolon en via revuo. Krome mi deziras al vi 
multan sukceson. 

Ĝis reskribo. 

Amike kaj numismate salutas vin 
Bert Boon 


27.02.2017 4:32 


Kara Bert 

Dankon pro la provlego kaj la valora atentigo. Mi jam korektis ilin. 

Ankaŭ mi kaj Esperanto-Centro Ora Ponto petas aliĝi al via asocio. 

Laŭ via priskribo, mi ĝisdatigis la kvanton de la individuaj membroj kaj organizaj membroj 
ĝis 66 kaj 18, ĉu vi konsentas? 

Mi preferas aperigi ankaŭ vian foton apud la teksto, bv. sendi vian foton al mi, se vi 
konsentus. 


33 




kore 

Trezoro 

Direktoro de Esperanto-Centro Ora Ponnto 


01.03.201720:09 


Kara Huang Yinbao, 

Ne dankinde pro la provlego. 

Ni bonvenigas vin kiel 66an membron de ENA, kaj la asocio E-C Ora Ponto kiel 18an asocian 
membron. Post vi aliĝis ankaŭ 67a membro. 

Aldone mi sendas al vi unu el miaj fotoj kaj la unuan numeron de la 4a jarkolekto. Poste vi 
ricevos ankoraŭ la tri jam aperintajn jarkolektojn (12 numerojn). Bonvolu konfirmi la ricevon 
de la tuto. 

Dankon pro via aliĝo kaj agrablan legadon. 

Kroman demandon: ĉu en Ĉinio jam aperis esperantaj medaloj? 

Numismate kaj amike, 

Bert Boon 


☆☆☆☆☆☆☆☆☆☆ 


08.04.2017 18:39 


Kara samideano, 

mi ĵus legis tre interesan artikolon en la gazeto Esperanto pri steloj kaj mi petas vin sendadi al 
mi la revuon Esperanta Numismatiko. Mi kolektas nur arĝentajn monerojn kaj mi jam gojas al 
la jaro 2018, kiam oni povos aĉeti la plen valoran unu uncan moneron en la valoro de 100 
steloj. Dankon. 

Sincere, 

Petr Deak, Ĉeĥa Respubliko 


08.04.2017 19:54:10 


Kara sinjoro Deak, 

Ni bonvenigas vin kiel 77an membron de ENA. 

Aldone mi sendas al vi la unuan numeron de la 4a jarkolekto. Sekve vi ricevos ankoraŭ la tri 
jam aperintajn jarkolektojn (12 numerojn). Bonvolu konfirmi la ricevon de la tuto. 


34 


Dankon pro via aliĝo kaj agrablan legadon. Viaj reagoj, komentoj kaj aldonoj estas ege 
bonvenaj! 

Vi estas la unua samideano kiu aliĝas, leginte la artikolon de Walter Klag. Mi ĝojas, ke vi 
mem ankaŭ kolektas kaj kune kun vi mi ĝojas pri la arĝenta monero de 100 steloj. 

Numismate kaj amike, 

Bert Boon 


08.04.2017 20:37 


Kara samideano, 

koran dankon pro la enhavoriĉa bulteno Esperanta Numismatiko. Mi bonorde ricevis ĉiujn 
numerojn. Tre interesa legado. 

Sincere via, 

Petr Deak 


☆☆☆☆☆☆☆☆☆☆ 


08.04.2017 18:39 GMT+02:00 


Mag. Walter Klag : 

Hoofdstuk 1 Universala Esperanto-Asocio 

(en oficialaj rilatoj kun UN kaj Unesko) 

Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando 
Retadreso: info@uea.org 

Delegita formularo 



Mag. Walter Klag, UEA-kodo: klag 
sinproponas kiel: 

— fakdelegito 

Notoj: Fakdelegito por numismatiko; Mia profesio: Eldonistoĵurnalisto, bienomastro 


35 




08.04.2017 19:46 


Kara Walter, 

Elkoran dankon pro via mesaĝo. Laŭ ĝi mi ŝanĝis vian priskribon, kaj ne plu estas noto inter 
viaj fakoj pri fiziko, nur pri numismatiko. 

Belan sabatvesperon al vi! 

Kore, 

Veronika Poor 
Ĝenerala Direktoro 

09.04.201716:26 

<Mi tre ŝatus scii kion signifas "fidata" (revuo "esperanto" tabelo depaĝo 93) 

<Mi antaŭdankas pro la respondo. 

<Kore salutas J-P Boulet, delegito de UEA en Cournon d'Aŭvergne, reprezentanto de ILEI 
por Unesko 

Altestimata s-ro Boulet! 

Dankon pro via demando. 

Ekzemple 1800 en Aŭstrio ni havis orajn kaj arĝentajn monerojn, kies metala valoro estis la 
sama kiel la nominalo minus la pregokostoj. 

Temas pri “plenvaloraj moneroj”. 

https://de.wikipedia.org/wiki/Kurantm%C3%BCnze 

https://en.wikipedia.org/wiki/Currency_money 

Por pagi malgrandajn sumojn ni havis ankaŭ monerojn el kupro kaj poste el aliaj ne-alt- 
valoraj metaloj. La metalvaloro de la monero estis malpli ol la nominalo. Sed oni “fidis”, ke 
oni povus ŝanĝi tiujn monerojn al oraj kaj arĝentaj. Temas pri “fidataj” moneroj. 

Angle fiat money, germane Fiatgeld aŭ Scheidemunzen. 

France: https://fr.wikipedia.org/wiki/Monnaie_fiduciaire 

La aktualaj €-moneroj de unu Cendo ĝis 2 Eŭroj estas fidata-mono. 

Se vi havus pliajn demandojn, ne hezitu skribi al mi! Volonte mi diskutas pri numismatikaj 
demandoj. 


Salutas Walter Klag, Vieno, Aŭstrio, Eŭropa Unio. 
UEA-fakdelegito por numismatiko. 


36 


ANONCOJ 

& 

EVENTOJ 


La Kolekto por Planlingvoj kaj la Esperantomuzeo 
de la Aŭstria Nacia Biblioteko. Havaĵoj kaj projektoj(l) 

Bernhard Truider 



En 2016 rekorda nombro de 15.937 personoj vizitis la 
Esperantomuzeon en Vieno. Kompare kun la jaro 2015 
(13.396) tio estas rimarkinda 18,97-elcenta kresko. Se oni 
konsideras, ke la Esperantomuzeo nur disponas pri spaco de 
80m 2 , la statistiko estas elstara: ekde 2005, kiam la nova 
ekspozicio en Herrengasse 9 estis inaŭgurita, vizitis pli ol 
110.000 personoj la Esperantomuzeon, okazis pli ol 700 
gvidadoj kaj pli ol 350 Esperanto-fulmkursoj (regule nur ekde 
la jaro 2009), kiujn partoprenis entute pli ol 7.000 personoj. 


Palais Mollard, Wien, Herrengasse 9 


1. Havajo 

Ekde sia fondo en 1927 la Esperantomuzeo de la Aŭstria Nacia Biblioteko disponas pri biblioteko, kiu 
elcde 1990 oficiale nomiĝas “Kolekto por Planlingvoj”. En sia 90-jara ekzisto la biblioteko daŭre 
pliampleksiĝis kaj estas hodiaŭ la plej granda kolekto de planlingvoj kaj interlingvistiko kaj la plej 
granda Esperanto-biblioteko en la mondo. Laŭ dokumentspecoj ĝi konservas ĉirkaŭ 40.000 faldfoliojn, 
35.000 volumojn, 25.000 gazetartikolojn, 22.000 fotografaĵojn, 10.000 aŭtografojn kaj manuskriptojn, 
3.500 diversajn titolojn de gazetoj kaj revuoj, 3.000 muzeajn objektojn, 1.500 afiŝojn kaj 1.200 
sondokumentojn. En tiu kunteksto ankaŭ menciendas, ke ne estas kalkulitaj duoblaĵoj, tial la realaj 
nombroj estas efektive pli grandaj ol la menciitaj. 

Kiel parto de la Aŭstria Nacia Biblioteko la Kolekto por Planlingvoj plenumas ĉiajn taskojn kaj 
postulojn de moderna biblioteko. La konkretaj celoj estas: 


37 


























- kompletigi la havaĵon per daŭra kolektado 

- konservi kaj protekti la planlingvan materialon 

- katalogi la tutan havaĵon 

- disponigi la kolekton al la publiko 

- respondi demandojn, skribe kaj buŝe 

- esplori kaj publikigi dokumentojn kaj objektojn 


2. Proiektoi 

2.1 La biblioteka katalogo Trovanto 

1996 en la Kolekto por Planlingvoj komenciĝis la elektronika katalogado de libroj, gazetoj kaj revuoj, 
en 2005 la retrospektiva katalogado finiĝis, kaj samtempe ankaŭ realiĝis la datummigrado en novan 
biblioteksi stemon. 


Tiel oni povas jam ekde pli ol 20 jaroj tute sendepende de loko kaj horo traserĉi la havaĵon per la 
katalogo “Trovanto”, kiu estas parto de la ĝenerala katalogo - la tiel nomata “Quicksearch” - de la 
Aŭstria Nacia Biblioteko. “Trovanto” estas alirebla per la retejo de la Kolekto por Planlingvoj, kiu 
estas legebla ne nur en la germana kaj la angla, sed ankaŭ en Esperanto. 



Ĝsterreichische 

Nationalbibliothek Kolekto por Planlingvoj 

Prt la Kolekto por Planlingvoj Havaĵoj Digitaj dokumentoj 


Bonvenon! Willkommen! 


I a Knlpktn nnr Planlinevni estas mnndskalp la alei amaleksa fakbibliateko 


r interlinevistika kai dnkumentas — 


Retejo de la Kolekto por Planlingvoj 


La katalogeroj en “Trovanto” ricevas kapvortojn en la germana kaj en Esperanto, tial ambaŭ lingvoj 
estas uzeblaj por reserĉado. Pro la integrado de la bildkatalogo - “Bildarchiv Austria” - en 
Quicksearch oni povas ekde 2013 traserĉi per “Trovanto” ĉiujn katalogitajn materialojn - pli ol 54.000 


38 















katalogerojn - de la Kolekto: librojn, periodaĵojn, kompaktajn diskojn, DVD-ojn, sonbendojn, 
bilddokumentojn (fotojn, bildpoŝtkartojn, glumarkojn, muzeajn objektojn, afiŝojn) kaj arkivaĵojn 1 . 


La katalogeroj de la bilddokumentoj enhavas kaj skriban informon kaj bildeton de la koncernanta 
objekto. Krome la datenaro de pli ol 800 libroj 2 kaj 70 diversaj periodaĵoj 3 havas rektan ligilon al la 
diĝita verko, por ke bibliotekuzantoj povu tute libere kaj senpage foliumi kaj legi ilin ĉe ĉiu ret-aliro, 
ankaŭ ekstere de la Aŭstria Nacia Biblioteko. 

Tiu servo ankaŭ montras, kiel la esplorebloj kaj uzebloj ŝanĝiĝis dum la pasintaj 25 jaroj. En 1990 
leganto devis - ankoraŭ per relative granda elspezo de tempo - iri al la biblioteko, traserĉi la katalogon 
de slipoj, mendi la presaĵojn surloke kaj atendi ĝis kiam li povis legi ilin en la legsalono, sed nuntempe 
reserĉado kaj mendado eblas komforte per la interreto. 


Pro la daŭre kreskanta nombro de ciferecigitaj verkoj ofte eĉ ne necesas iri surloken en la bibliotekon 
por ricevi la deziritajn informojn, ĉar jam multaj diĝitaj verkoj estas rigardeblaj per la katalogo 
“Trovanto”. 

Alia granda avantaĝo de ciferecigado estas la malfermaj horoj de la virtuala legsalono, kiu estas - 
alirebla per la retejo de la Aŭstria Nacia Biblioteko - malfermita 24 horojn je unu tago, je 7 tagoj dum 
la semajno kaj kiu iĝas daŭre pli ampleksa pro la regula aldonado de novaj diĝitaj dokumentoj. La 
apliko kaj uzo de la interreto tiel kaŭzas evidentan ŝanĝon de utiligstrategioj, relative ampleksan 
virtualan legsalonon kun permanentaj malfermaj horoj kaj sekve de tio instigon kaj intensivigon de 
sciencaj esploroj. 


2.2 La bilddatumbanko - Bildarchiv Austria 


Ekde la jaro 2007 granda parto de la 22.000 fotografaĵoj de la Kolekto por Planlingvoj estas sisteme 
skanita kaj katalogita en la bilda katalogo de la Aŭstria Nacia Biblioteko, la tiel nomata “Bildarchiv 
Austria”. Aldone ankaŭ realiĝis ampleksa ciferecigo kaj katalogado de bildpoŝtkartoj, glumarkoj, 
muzeaj objektoj kaj afiŝoj tiel, ke nuntempe troviĝas pli ol 17.000 katalogeroj en la datumbanko. E1 ili 
ĉirkaŭ 12.000 estas serĉeblaj per la interreto. 


1 Noto: Inter la arkivaĵoj, kiuj estas konservitaj en la Kolekto por Planlingvoj, troviĝas ankaŭ 55 antaŭ- 
kaj postlasaĵoj (marto 2017). La plej ampleksaj de ili estas jenaj de Kalman Kalocsay (1891-1976), 
Eugen VVŭster (1898-1977), Engelbert Pigal (1899-1978), VValter Mudrak (1904-1998), Andreas Juste 
(1918-1998), Jacques Bol (1922-2009) kaj Manuel de Seabra (1932*). 

2 Noto: La skanitaj libroj koncernas precipe la fruajn Esperanto-presaĵojn, kiuj estis publikigitaj antaŭ 
1910. 

3 Noto: Entute estis ciferecigitaj ĉirkaŭ 700 jarkolektoj (komence de 2017) el la periodo inter 1889 kaj 
1946. 


39 



J http: ■■....bildarchivaustriaTaVP^^^earch/Result.asp> P 0 ||~j Serĉado - Osterreichische... | G Google 


zamenhof.ch 


^ Osterreichische Nation... 


I {n) 0 


n 


Osterreichische 

Nationalbibliothek 


Bildarchiv Austria 


Suche 

Schnellsuche 

Profisuche 


Themen 

Veranstaltungen 
Private und offentlidie 
Bnrichtungen 

Verkehrsfiachen, Denkmaler, 

offentliche Prasenz 

Personen 

Kultur 

Objekte 

Wirtschaft 

A nd ere Pla nspr achen_ 

Tor zur Welt 

Oigitale Sammlungen 

Kriegspressequartier Alben 1914 - 
1918 

Atlas Blaeu-Van der Hem 

Europeana Travel _ 

Portratsammlung 

Zeitgeschichte 

Osterreich 

Wien 

Rŭbelt-Negativarchiv 

Esperanto _ 

Lessing Archiv 

APA - Austria Presse Agentur 



Suchergebnis 


11988 Bilder Galerieansicht Bild 1 bis 12 

[1] 2 3 4 5 VVeiter Letzte 



#10859358 - V9.SZ.904 


0 II 

Layoutbild herunteriaden 


Titel: Ansichtskarte: Kiom longe vi lernis? 

Beschreibung: Karte herausgegeben anlasslich des 58. Esperanto-Weltkongresses, Belgrad 

1973 

Daberung: 1973 



#108S9146 - V9.S2.873 


m m 

Layoutbild herunteriaden 


Titel: Ansichtskarte: Esperanto-fonto de Naturamikoj, Csev 

Beschreibung: Esperanto-Queile der Ungarischen Naturfreunde, Piliscsev 

Daberung: 1930 



#13533952 - Ak 24 


m m 


Titel: Ansichtskarte: Karikatur Oscar van Schoor 

Beschreibung: Zeichnung von Jean-Robert, koloriert 

Datierung: 1913 


Lay< 




V 


Bilddokumentoj de la Esperantomuzeo en la “Bildarchiv Austria” 

La “Bildarchiv Austria”, kiu same kiel la katalogo “Trovanto” estas alirebla per la retejo de la Kolekto 
por Planlingvoj, ebligas je la maldekstra flanko du serĉmanierojn, la rapidan serĉon (“Schnellsuche”) 
kaj la profesian serĉon (“Profisuche”), ĉe kiu oni povas entajpi vortojn en pluraj kategorikampoj. 
Rekomendindaj serĉvortoj - la lingvo de dokumentado en la bilda katalogo estas nur la germana - 
estas nomoj de personoj, landoj kaj urboj aŭ jarnumeroj kaj okazintaĵoj, ekzemple kongresoj. 


Daŭrigota 




Se vi hazarde aŭ akcidente forviŝis kompletan numeron de 
“Esperanta Numismatiko”, vi tutsimple serĉu en Google por 
retrovi la kompletajn jarkolektojn de nia revuo. 

Agu tiel: Google 

Skribu en Google: bitoteko.esperanto.es:8080/jspui/handle/l 1013/7 

Klaku: Bitoteko - Federacion Espafiola de Esperanto 

Vi ricevos: Bonvenon al Bitoteko 

Jen la bitoteko de Hispana Esperanto-Federacio 

Ni tutkore dankas Anan Manero pro ŝia iniciato. 



40 




















Varbilo por ENA! 


Karaj membroj! 

Bonvolu dissendi la suban tekston al plejeble multaj esperantistoj, kies retadreson vi posedas. 
Nur tiel la nombro de ENA-anoj povos daŭre kreski. Via helpo estas bezonata! Mi anticipe 
dankegas vin! 

Bert 


Kara samidean(in)o, 

Pro la ĝis tiam kompleta manko de tia projekto, estis fondita en 2013 la probable ununura 
fakgrupo “Esperanto-Numismatika Asocio” (ENA) kun revuo “Esperanta Numismatiko” en la 
historio de Esperanto. 

La instiga kialo estis la konstato, ke en Esperantujo la propra trezoro je moneroj kaj medaloj 
estas apenaŭ konata, eĉ ne en la vasta rondo de kolektantoj. Kaj tiuj, kiuj scias, ke vere 
ekzistas tiaj belaĵoj, supozas, ke ili estas kvante kaj kvalite tute malgravaj. Tial, unu el la ĉefaj 
celoj de la nova fakgrupo estas montri al la esperantistoj kaj al la cetera mondo, ke esperantaj 
numismatikaĵoj estas kolektindaj kaj nepre pristudendaj artefaktoj. Kroma celo estas plejeble 
baldaŭ kompili kaj eldonij katalogon kaj enciklopedian terminaron. 

La membro-kvanto de ENA kreskis dum nur kvar jaroj ĝis 77 individuaj membroj kaj 18 
esperantaj organizaĵoj, bibliotekoj kaj muzeoj, dise en la mondo. 

Agrable por vi estas sendube, ke la asocio ne havas estraron, do ankaŭ ne kasiston! 

Tial oni rajtas SENPAGE aliĝi (sufiĉas respondi: “Mi konsentas aliĝi”). Krome la NUR 
PERRETA revuo estas tute SENKOSTA! Kaj tio neniam ŝanĝiĝos! 

Post aliĝo, vi tuj ricevos perrete ĉiujn jam aperintajn kaj sekve ĉiujn aperontajn numerojn. 
(4 n-rojn jare). 

Nian anoncon vi trovos ankaŭ en la Jarlibro de UEA 2016 sur p. 67. Se vi deziras pliajn 
informojn, ne hezitu kontakti nin tiel: bert.boon@ skynet.be ! 

Vi rajtas unue peti provnumeron! 

Kun numismataj kaj samideanaj salutoj, 

Bert Boon 

Iniciatoro de ENA, ĉefredaktoro de “Esperanta Numismatiko” 


41